| Douglas Adams | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Douglas Noël Adams |
| Naskiĝo | 11-an de marto 1952 en Kembriĝo |
| Morto | 11-an de majo 2001 (49-jara) en Santa Barbara |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Tombo | Tombejo Highgate |
| Lingvoj | Brita angla lingvo |
| Loĝloko | Londono • Brentwood • Santa Barbara |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | St John's College • Brentwood School |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Patro | Christopher Douglas Adams |
| Patrino | Janet Adams |
| Frat(in)o | Susan Adams |
| Edz(in)o | Jane Belson |
| Infano | Polly Jane Rocket Adams |
| Profesio | |
| Profesio | dramaturgo • scenaristo • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • sciencfikcia verkisto • komikisto |
| Verkoj | La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio Dirk Gently tetralogy The Private Life of Genghis Khan The Restaurant at the End of the Universe La respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio So Long, and Thanks for All the Fish Mostly Harmless |
| TTT | |
| Retejo | http://douglasadams.com/ |
Douglas Noël ADAMS (naskiĝis la 11-an de marto 1952 en Kembriĝo (Britio), mortis la 11-an de majo 2001 en Santa Barbara (Usono)) verkis humurajn radiodramojn kaj librojn. La plej konata estas La petveturista gvidlibro pri la Galaksio (angle The Hitchhiker's Guide to the Galaxy)). Nuntempe liaj ŝatantoj festas ĉiujare du semajnojn post lia mortodatreveno (t.e. je la 25-a de majo) la mantukan tagon, kiel honoron al la verkisto kaj pli specife al tiu ĉi lia plej konata verko.
Douglas Adams
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Li fondis informan retpaĝaron h2g2 (angla).